sexta-feira, 26 de dezembro de 2008

Freneza Mondo

En ĉi mondo de folaj frenezuloj
perforto kaj postuloj,
terura ambicio;
la vivo transkuranta jen rivero,
de tedo kaj sufero,
- la koro en malespero...
ŝancelanta mia mio;

La belaj Idealoj de l´ juneco,
de Paco kaj Frateco,
de Fido kaj Fervor´
fariĝas jen torento forfuĝema,
tre for de viv´ amema,
kaj proksima al dolor´!...

mi volus en planedo foreresta
en imaga mond´ modesta,
forfiniĝu mia ekzisto...
tre, tre for de ĉi aĉaĵoj,
kies fiprofundegaĵojn
ne toleras mi kun tristo!...

Kie restas surtera paradizo,
kaj la dolĉa vesperbrizo,
kiu blovadis min kun amo...
en kiu mondo kaj stelo ĝi sin trovas,
diru min ĉu vi ne povas?!...
Kie Eva kaj Adamo?!...

Nenhum comentário: