quarta-feira, 4 de março de 2009

Scienco kaj Dio/Ciência e Deus.

Ho, ne plu la trembrilaj ardoj de l´ kandelabroj
emociigas nin per mistika korinvado...
Ne plu l´incensador´de l´ antikvaj katedraloj
miksita al brueto de preĝosusurado...

Keneda Kabo nun kaj moderna spacraketo,
rebrilegante katedralon de la Senfin´
la Luno kaj la astroj, la steloj, brulkometoj,
al forta meditado kondukas ĉiujn nin!...

Jen la homaro, en ĉi grava, decida hor´,
levas l´ okulojn al la plej alta bluĉielo,
kun demandaro ĉu en tiuj supraĵoj, for,
ekzistas uloj homsimilaj kiel en Tero...

Jes, ekzistas, asertas poetoj kaj saĝuloj,
feliĉaj pacaj mondoj, sed ankaŭ el minaco...
Neantoj de ĉi vero estas simple blinduloj,
kiuj ne volas akrediti je l´Reĝo de l´Paco.

Ĉar ni scias ke l Universo estas senlima,
ke tiu spaco dimensias for, senmezure,
kial ne kredi ke l´Bona Di´ kaj grandanima,
kreis ankaŭ planedojn,kaj nune kaj future?!...

Ni marŝu, do,esploradante la Universon,
en tiu serĉad´al Ter´aere kaj trans la maron!...
en la konvinko, ja, ke nia Di´kun certeco
Regas prezidas l´ evoluadon de l´homaro!...

ĉi-tiu poeziaĵo estis verkita originale kaj traduke deDokito, je l´lanĉado de l´unua spacraketo el Kabo Keneda - Usono

Nenhum comentário: