domingo, 13 de setembro de 2009

Cidadão do Universo/Civitano de l´Universo

Verkis Dokito
Muritiba, la 15an de Aprilo, 1999
Publikigita de Vidpunkto.

Mi volis lerni idiomon
kaj por verso kaj por kanto,
kaj uzata ek de Romo
ĝis Pekino -Esperanto!...
Mi naskiĝis - jen la flago,
Internlande de Brazilo...
kie birdoj kantas tage,
kaj dumnokte ĉirpas grilo.
Lando de kokosarbaroj,
mildaj aeroj, jen ĝi,
kie progres´estis raro,
sed boneco oftis pli!...
Naskiĝinte tiulande,
estis por mi ĝojmotivo:
mi parolis Esperante,
komence de mia vivo!...

Mi vin alvokas kun flamo,
kiun mi anoncas en verso:
"Estu vi mondcivitano,
civitan´de l´Universo!..."
Facile lernu ĝin tuj,
ame venku lingvobaron!
-Portugalan por la Patruj´,
Esperanton por la Homaro!...
Muritiba, 13an/Septembro/2009

Um comentário:

Manoel Borges disse...

Lamento n/ ter recebido mais comentarios favoraveis ou nao Dokito