sexta-feira, 19 de dezembro de 2008

Mondo de Foluloj

En ĉi mondo de folaj frenezuloj,
Perforto kaj postuloj,
Kaj treege ambicia;
La vivo transkuranta riverego
Aŭ kiel ETA river seko.
-La sekec` de l´ koro mia...
La belaj idealoj de l´junaĝo,
De Frateco kaj kuraĝo,
De Espero, veraAmo,
Transformiĝas jê fuĝanta fluaĵo,
Jê forgesita paĝo,
Kaj malbenita dramo!
Mi volus, en iu imaga planedo,
En dezertsoleca tedo
De miaj tagoj La finon.
Vere for de ĉi-mondaj fiaĵoj,
Kaj libera de la kaĝoj,
Plenumi mian Destinon!
Sed neniu povas fuĝi el sia fato,
Pro doloro kaj kompato,
Amaro kaj seniluzio,
Ĉar la vivo –
de multkolora pejzaĝo,
agadas kun multa saĝo
kaj trompema ironio.
Kie restas Paradizo de l´ Espero,
Sen Doloro, sen Sufero,
Vere amika de La homo?
En kiu mondo, en kiu stel´ ĝi sin kaŝas?
Kie ĝi estas, kie ĝi paŝas?
Kie Eva? Kie pomo?!...

Nenhum comentário: