sexta-feira, 13 de março de 2009

Nia Poeto/Nosso Poeta


Kastro Alves - Poeto, la plej granda,
La genia Kantisto de l´Libero,
Kantisto de Brazil´ kaj ĉiulanda,
Kun ŝlosilo de Amo sur la Tero...

Kelkfoje, lia voĉo kun tenero,
Kvazaŭ la amkonfeso ĉe verando,
Ploranta sonorilo de l´ vespero,
Aŭ tondro de l´ tempesto en ekspando.

Kaj lia Kanto sekvas en la ondo,
Kunportanta Mesaĝon la plej fratan
Al la popoloj de la tuta mondo...

Kaj lia voĉ´ resonas en la placoj...
-Mirinda tembro de l´ Poet´amata,
Sen disting´ de koloroj kaj de rasoj!...

Je la 14a de Marto,2009
Tago de la Poeto

Nenhum comentário: