segunda-feira, 23 de março de 2009

Nia Renkonto/Nosso Encontro

Kiam, tiuvespere, jen mi renkontis vin,
allogis min, subite, via dolĉa rideto...
mi revis pri plezuro en brusto de poeto,
plezuro plej konstanta de kunvivad´ sen fin´...

Tiumomente, preterpasadis sen destin´
plurnombraj karavanoj de homoj en malkvieto...
ĝis kiam vi, konsente kun mia varma peto
decidis tuj fariĝi mia dolĉa Reĝino.

Ĉar estis vi, ho kara,vi, Amatino mia,
vi igis min forgesi, per via pov´magia,
la grandegan doloron, de ploro la motivo...

kaj venis al espero, fariĝi kun sukceso,
en tag´ kiel ĉi tiu, de l´ Amo kaj progreso,
la fino de l´angoro por nia tuta vivo!...

Muritiba, 21/3/2009- Dokito

Nenhum comentário: