segunda-feira, 16 de fevereiro de 2009

Litanio/Ladaínha

Ĉar oni supozis ĝin insulo
estis donita al ĝi la nomo
Insulo de Vera Kruco
Insulo plena de graco
Insulo plena de birdoj
Insul` plena de lumŝpruco.

Insulo verda, kiu posedis
brunajn kaj nudajn virinojn
anhangaojn revantaj pri lunhistorioj
pri paĵeoj en poraceoj batantaj per la piedoj.

Poste, oni ŝanĝis ĝian nomon al Lando de Sankta Kruco,
Lando plena de birdoj
Lando plena de lumŝpruco.
La granda sunflora lando, kiu posedis luktantojn kun tangoj kaj jaguaroj
grizaj sternitaj je l´ ombro de l´ arboj ŝprucmakulitaj de suno

Sed ĉar ekzistis abunde,
certa ligno sangkolora,
braĝkolora kiel la fajro de l´ matena sovaĝo,
kaj kvazaŭ ega braĝo dum nokte nigra pejzaĝo
ĉar la tero estis, tiam, el ruĝaj arboj
el birdobardoj
kaj montris sin kun troa ĝentilo,
oni donis al ĝi la nomon Brazilo.
Brazilo plena de graco
Brazilo plena de birdoj
Brazil´ plena de lumspaco.
Tradukis Dokito
10/02/2009

Nenhum comentário: