segunda-feira, 16 de fevereiro de 2009

Orfea Soneto/Soneto de Orfeu

Tromultas de ĉi-vivo la danĝeroj,
Precipe por la homoj kun pasio...
Kiam subite luna elradio
Sin montras surĉielan itineron...

Kaj se lunklar´, aganta kun frenezo,
Kuniĝas al muziko sen difino,
Fariĝu tuj zorgema...Kun certeco,
Proksime devas esti iu virino...

Virino nur farita per muziko,
Lunlumo, sentimento kaj tenero,
Perfekta estas ŝia kvalifiko...

Kiel luno virino tiel pruda,
Tiel bela ke kaŭzas nur suferon
Kaj tiel pruda ke ŝi vivas nuda!...
Tradukis Dokito
14/02/2008

Nenhum comentário: