domingo, 15 de fevereiro de 2009

Vivo Bona/Vida


Mi diris, iam, firme, senhezite,
Ke mia viv. en mondo, vere bonas...
Kaj ek de tiam mia voĉ´. resonas,
Kaj jen ĝi ripetadas, kvazaö rite.

Sed mia Amatino, birdimite,
Ekflugis al ĉielo, nun fantomas...
Kaj la Destin. kruela min fordonas
Karceren de Doloro, koragite...

Sed ĉar mi faros same finvojaĝon,
Mi volas fronti nokton kun kuraĝo,
Kaj mi revidos ŝin en mond.alia...

Samkiel ama paro da birdetoj,
Ni rekonstruos,certe,nian neston
En malvarma sin´ de l´Astro Dia!...

Nenhum comentário: