domingo, 1 de fevereiro de 2009

As Pombas

de Raimundo Correia

Vekiĝe, jen forflugas la unua
kolombo kaj la dua...kaj la tria...
finfine tuta kolombaro brua
en frumateno ruĝa, sunradia...

Kaj post kiam la tagomezo flua,
Blovegas la nordvento melodia,
la kolombaro tra l´ ĉielo blua
revenas tuj al kolombejo sia...

La sam´okazas al revaro nia,
el koroj flugas unu post l´alia,
kiel flugas el kolombej´kun bru´...

Ek de l´ blua adolesk´, la flugiloj
tuj liberiĝas , kun perfekta stilo
sed al la koroj ne revenas plu...
tradukis dokito
Muritiba, 31/01/2009
a

Nenhum comentário: