domingo, 1 de fevereiro de 2009

Vizito al Patra Domo/Visita ao Lar Paterno

Kiel birdo returnas al la nesto
antikva, post tenebra vintr´sezono,
revidi, ankaŭ, volis mi la domon,
dolĉa ŝirmejo de l´ infanĉeesto.

Eniris mi!...kaj kun karesa gesto
geni´aŭ eble la patrinfantomo,
alprenis miajn manojn, kun rekono,
paŝon post paŝo iris sen foresto...

ĉi-tiu - jen la ĉambro, mi memoras
Miaj fratinoj kaj patrino ploras...
kaj mi en tiu sama plorinvado!...

kiu povus rezisti?ja neniu!
en anguleto ploris l´iluzio
kaj en alia, ĝemis la saŭdado!
Tradukis Dokito
Muritiba, 31/01/2008

Nenhum comentário: