Kiam mi vidis vin unuafoje
Mi pensis ke vi estas bela Feo...
Misterplena Feino, mi, survoje,
Eĉ pensis pri flora Epopeo...
Mi vidis egan brilon, la klarecon,
De via okulumo kaj rideto;
De via silka haŭto La mildecon,
La dolĉan paradizon de l´poeto.
Kaj kiam revenante AL la mondo
Forlasinte La mondon virtualan,
Tiel profunda estis via ondo
Ke via reg´al mi estis fatala.
Kaj nune, nesciante fari kion,
Kiel iri antaŭen kaj marŝadi,
Mi sentas ke ne povas perdi, Dio,
Vin, Karin´, NE memori , NE saŭdadi!....
Muritiba,20/04/2008
verkis Dokito
domingo, 1 de fevereiro de 2009
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário